La ovo


La ovo                                                    Loriot

 

La geedza paro sidas ĉe la matenmanĝa tablo. La edzo estas maferminta sian ovon kaj post longa rezonado komencas la interparolon.

 

Clip_image002

LI    Berta!

ŜI       Jes

LI      La ovo estas malmola!

ŜI          (silentas)

LI      La ovo estas malmola!

ŜI          Mi aŭdis tion.

LI      Kiom longe do bolis la ovo?

ŜI          Tro multe da ovoj tute ne estas salubraj.

LI      Mi mencias kiom longe bolis tiu ovo?

ŜI          Vi do ĉiam deziras ĝin kvar minutojn kaj duono.

LI      Tion mi scias!

ŜI          Kial vi demandas do?

LI      Ĉar tiu ovo ne povas esti bolinta dum kvar minutoj kaj duono!

ŜI          Sed mi boligas ĝin ĉiumatene dum kvar minutoj kaj duono!

LI      Kial ĝi do estas jen tro malmola kaj jen tro mola?

ŜI          Mi ne scias, mi ne estas kokino!

LI      Aĥ! Kaj kiel vi scias, kiam la ovo estas bona?

ŜI          Mi elprenas ĝin post kvar minutoj kaj duono, Dio mia!

LI      Laŭ la horloĝo aŭ kiel?

ŜI          Laŭ sento, dommastrino tian sentas.

LI      Sentas? Kion vi sentas?

ŜI          Mi sentas, kiam estas la ovo mola.

LI      Sed ĝi estas malmola, eble io ne ĝustas pri via sento.

ŜI          Io ne ĝustas pri mia sento? Mi staras en la kuirejo la tutan tagon, purigas
la tolaĵojn, ordigas viajn aĵojn, ornamas la loĝejon,

              ĉagrenumas kun la infanoj, kaj vi diras, io ne ĝustas pri mia sento?

LI      Jesjes, jesjes, jesjes, se ovo bolas laŭ sento, tiam ĝi do nur hazarde bolas

        kvar minutojn kaj duono!

ŜI          Ja povas egali al vi, ĉu la ovo hazarde bolas kvar minutojn kaj duono,

              ĉefas, ĝi bolas kvar minutojn kaj duono!

LI          Mi ŝatus nur havi molan ovon kaj ne hazarde molan ovon!

              Egalas al mi, kiom longe ĝi bolas!

ŜI      Aha! Tio egalas al vi, al vi do estas egale ĉu mi kvar minutojn kaj duono  

        laboregas en la kuirejo!

LI      Ne, ne.

ŜI          Sed ne egalas, la ovo devas boli kvar minutojn kaj duono.

LI      Tion mi ja diris.

ŜI          Sed ĵus vi diris, ke egalas al vi!

LI      Mi ŝatus nur havi molan ovon!

ŜI          Dio, kiom viroj estas primitivaj!

LI      (malserene por si) Mi mortigos ŝin, morgaŭ mi mortigos ŝin.

 

Advertisements